Prononcado
Tokipono estas facile prononcebla de ĉiuj, sendepende de la propaj lingvaj konoj. Ekzemple, ĝi ne havas sinsekvajn konsonantojn kaj ne distingas sonojn voĉajn de senvoĉaj. Iuj komparis la simplan tokiponan fonetikon kun la polineziaj lingvoj kaj la japana.
Alfabeto
La tokipona alfabeto konsistas el 14 literoj, el kiuj naŭ estas konsonantoj kaj kvin estas vokaloj:
a | e | i | j | k | l | m | n | o | p | s | t | u | w |
Tokipone oni skribas ĉiam minuskle, eĉ komence de frazo. Majusklojn oni uzas nur por la komenca litero de propraj nomoj, kaj homaj kaj lokaj.
Vokaloj
La kvin tokiponaj vokaloj estas tiuj samaj de Esperanto, de la hispana, de la japana, de la kroata kaj de la hebrea. En Tokipono ne estas diferencigo inter longaj kaj mallongaj vokaloj.
Konsonantoj
Ĉiujn konsonantojn oni prononcas kiel en Esperanto. Tamen, pro la malgranda nombro de tokiponaj sonoj, foje unu tokipona litero reprezentas pli ol unu Esperanto-sonon.
Jen listo kun klarigoj:
- j
-
Kiel j.
- k
-
Kiel k aŭ g.
- l
-
Kiel l.
- m
-
Kiel m.
- n
-
Kiel n.
En Tokipono, n fine de silabo reprezentas ajnan nazan konsonanton kiu senpere adaptiĝas al la sekva konsonanto. Ekzemple: nanpa sonas kiel nampa kaj la n en Sonko sonas kiel vela sono ng.
- p
-
Kiel p aŭ b.
- s
-
Kiel s aŭ z.
- t
-
Kiel t aŭ d.
- w
-
Kiel ŭ.
Akcento
La akcento regule falas ĉiam sur la unuan silabon.
Tono
Ne estas fiksaj reguloj pri tono. Ekzemple, ne necesas modifi la tonon ĉe demandaj frazoj, kiel oni faras en Esperanto. Tamen estas nenio erara pri tio.
Silaba strukturo
Silaboj havas tre simplan strukturon: konsonanto + vokalo + (ebla n).
- La unua silabo de vorto povas komenciĝi sen konsonanto.
- La litero m ne povas esti fine de silabo se la sekva silabo komenciĝas per m aŭ n.
- La jenaj silaboj estas malpermesitaj: ji(n), wu(n), wo(n) kaj ti(n). La silabo ti iĝas si en vortoj prenitaj de aliaj lingvoj.
Teorie tiuj reguloj ebligas 92 eblajn unu-silabajn vortojn, 6 624 du-silabajn kaj 476 928 tri-silabajn. Praktike tamen, la tuta lingvo havas nur 118 vortojn...
La enhavo de ĉi paĝo estas prenita, kun malgrandaj modifoj, el la oficiala retpaĝo de Tokipono [tokipona.org].