Pri ĉi tiu retpaĝaro

Celo

Ĉi retpaĝaro ekestis aprile 2007e post hazarda retrenkonto kun Tokipono. La scivolemon ekkoni la ecojn de tia nekutima lingvo sekvis la deziro ĝin eklerni por koni ĝiajn povojn kaj limigojn, kaj vice la studado kaj la kontaktado kun aliaj ŝatantoj. El tio ĉio, kaj pro la konstato, ke la disponeblaj informo kaj lerniloj en la hispana tre malmultas, naskiĝis la ideo pri ĉi paĝaro. Ĝi, kiel aliaj projektoj miaj [alinome.net], uzas miajn du unuajn lingvojn: la hispanan kaj Esperanton. Mi esperas, ke ĝi utilos por parolantoj de tiuj lingvoj, interesitaj pri la simpatia kaj nekutima Tokipono.

Tekstoj

Escepte se eksplicite indikite, ĉiujn ĉi-retpaĝarajn tekstojn, hispanlingvajn, esperantlingvajn kaj tokiponajn, verkis aŭ tradukis mi.

Se vi volas citi aŭ traduki iun tekston de mi verkitan aŭ tradukitan, bonvolu antaŭsciigi min; vi devas respekti la kondiĉojn de la licenco de Creative Commons kies ligilo troviĝas piede ĉiu-paĝe, kaj ankaŭ klare indiki la aŭtorecon per ligilo al mia paĝo.

Dezajno

La dezajno ĉi-paĝara esta versio de mi farita el libera dezajno nomita andreas07 [oswd.org] 2005e kreita de Andreas Viklund [andreasviklun.com], kiu disponigas ĝin al ĉiu deziranto kun la nura kondiĉo mencii la aŭtoron kaj meti ligilon al lia paĝo.

Citaĵoj

La kopio de citaĵoj en ĉi paĝojn tenas sin al la hispana leĝaro, specife al la artikolo 32 de la Leĝo 23/2006 [www.boe.es], de la 7a de julio, kiu modifas la reverkitan tekston de la Leĝo de kopi-rajto, aprobitan per la Reĝa Leĝo-Dekreto 1/1996, de la 12a de aprilo, kaj kiu tekstas jene:

Artikolo 32. Citado kaj ilustrado instruaj.

  1. Estas laŭleĝe inkludi en propran verkon erojn el ali-ies verkoj tekstaj, sonaj aŭ aŭdvidaj, kaj ankaŭ izolajn verkojn kun figura rolo, plastika aŭ fota, kondiĉe ke ili estu jam diskonigitaj verkoj kaj ilian inkludon oni faru kiel citaĵon aŭ por ilia analizo, komento aŭ kritika prijuĝo. Tian uzon oni povas fari por instruaj aŭ esploraj celoj, en mezuro pravigita de la celo de la inkludaĵo, kaj indikante la fonton kaj la nomon de la aŭtoro de la uzita verko.

Google Analytics

Plenumante la kondiĉojn de la servo Google Analytics farita de Google, mi metas la jenan avizon, laŭlitere tradukitan de mi el la hispana versio:

Ĉi tiu retpaĝo uzas Google Analytics, ret-analizan servon faritan de Google, Inc., kompanio el Delaware kies ĉefoficejo situas en 1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View (Kalifornio), CA 94043, Usono ("Google"). Google Analytics uzas kuketojn [eo.wikipedia.org] (angle "cookies"), kiuj estas tekstaj dosieroj tenataj en via komputilo, por helpi la retpaĝaron analizi sian uzadon fare de la vizitantoj. La informo generita de la kuketo pri via uzado de la retpaĝaro (inkluzive de via IP-adreso) estos rekte sendita kaj arkivita de Google en la usonajn servilojn. Google uzos tiun informon por si mem cele spuri vian uzadon de la retpaĝaro, kompilante raportojn pri la aktivado de la retpaĝaro kaj farante aliajn servojn pri la aktivado de la retpaĝaro kaj la uzado de Interreto. Google povos doni tiun informon al aliaj kiam la leĝaro devigos ĝin fari, aŭ kiam tiuj aliaj traktos la informon instrukciite de Google. Google ne rilatigos vian IP-adreson kun alia dateno pri kiu Google disponos. Vi povas malakcepti la traktadon de la datenoj aŭ la informo rifuzante la uzon de kuketoj per elekto de la ĝusta konfiguro de via retpaĝumilo; tamen Vi devas scii, ke se Vi faras tion eble Vi ne povos uzi ĉiujn kapablojn de ĉi tiu retpaĝaro. Per uzo de ĉi tiu retpaĝaro Vi konsentas la traktadon de informo pri Vi fare de Google laŭ la maniero kaj por la celoj supre indikitaj.