Vortaroj

Por lerni lingvon estas tre utile havi vortaron ĉemane. Tokipono havas malmultajn radikojn, kio ŝajnigas, ke la helpo nenecesas. Sed tiom multas la eblaj radikokombinoj por esprimi ion ĉi-lingve, ke estas tre inde vidi tion, kiel aliaj homoj jam diris la samon.

Por pretigi ĉi vortarojn mi uzis la materialon disponeblan ĉe la oficiala retpaĝo de Tokipono [tokipona.org] kaj aliaj fontoj, kaj en Esperanto kaj en la angla. Post ol kunigi ĉion en datenbankon mi reviziadis la tekstojn por korekti mistajpojn, forigi duoblaĵojn kaj unuecigi la formaton kaj la kategoriojn, samtempe verkante la hispanajn tradukojn kaj foje aldonante iujn sinonimojn al la jamaj Esperanto-tradukoj.

Ĉiuj vortolistoj kreitaj estas de Tokipono al Esperanto. El la sama datenbanko eblus krei vortaron de Esperanto al Tokipono, sed la necesa permana prilaborado estus tre granda. Aldone, ĉar eblas serĉadi iun ajn tekston ene de retpaĝo, tia tasko ne donus gravajn avantaĝojn. Do mi nun celas nur pliriĉigadi kaj plibonigi la vortarojn ĉi tiaj.

La normojn uzitajn en ĉi vortaroj (precipe interpunkciado kaj majuskloj) mi opinias klaraj sen priskribo.


Oficialaj radikoj

Listo de la oficialaj tokiponaj vortoj kaj iliaj gramatikaj funkcioj.

La tokipona radikaro konsistas el nur 118 eroj. Per facila interkombinado, samkiel pri ludaj konstrubrikoj, kaj laŭ la gramatikaj reguloj, eblas esprimi pli precizajn konceptojn. Tial, por poste uzi ilin senerare, endas lerni ilin bone.

Ĝenerala vortaro de Tokipono

Listo de plej diversaj tokiponaj vortoj kaj esprimoj, inkluzive de la oficialaj radikoj.

Frazaro

Ĉiaj frazoj en Tokipono.

Propraj nomoj de lokoj

Listo de propraj nomoj geografiaj en Tokipono.

Propraj nomoj de lingvoj

Listo de propraj nomoj de lingvoj en Tokipono.