Tekstoj en Tokipono

La trea juneco kaj specialaj trajtoj de Tokipono estas kialo, ke ankoraŭ estas tre malmultaj tekstoj tiulingvaj. Malgraŭ tio, krom studi iujn retkursojn, por lerni tre helpis min tio, legi la bone tradukitajn aŭ verkitajn tekstojn kiujn mi povis trovi. Kun la celo reciproki la penon de aliaj homoj zorge verki tekstojn tokipone, kiuj tiom plifaciligis mian lernadon, kaj vice iomete kontribui al la diskonigo de la lingvo kaj plifaciligi la lernadon al interesitoj, mi ekentreprenis la tokiponigon de pluraj hispanlingvaj tekstoj, kaj la unuajn rezulton mi sube liste montras.


Poemoj de Gustavo Adolfo Bécquer

Pluraj poemoj de la hispana 19-jarcenta poeto Gustavo Adolfo Bécquer, el lia verko Rimoj, kun traduko en Esperanto kaj Tokipono.

Tekstoj de Eduardo Galeano

Pluraj tekstoj el la libro Memoro de la fajro I. La naskiĝoj de la urugvaja verkisto Eduardo Galeano, kun traduko en Esperanto kaj Tokipono.