Oficialaj radikoj

La suba listo enhavas la 118 oficialajn tokiponajn radikojn kun iliaj gramatikaj funkcioj. La liston mi pretigis el la materialo disponebla ĉe la oficiala retpaĝo pri Tokipono [tokipona.org]. Mi korektis iujn mistajpojn, unuecigis la ordon de la gramatikaj funkcioj kaj aldonis iujn sinonimojn en Esperanto. La kursivaj notoj sub iuj terminoj estas miaj.

La mallongigoj pri la gramatikaj funkcioj montras sian signifon kiam la montrilo haltas sur ili.

Kiam tokipona vorto funkcias modifile, ĝia funkcio estas tiu de a-vorto aŭ e-vorto en Esperanto. Tamen en la traduko mi uzis nur a-vortojn.


a

[i:] ho, ha, uf, nu, oj, aux (emocivorto)

akesi

[n:] malkaresinda besto, rampulo, amfibio

ala

[n:] nenio, neado, nul [m:] ne, neniu [i:] ne!

ale / ali

[n:] cxio, cxio ajn, la vivo, la universo [m:] cxiu(j), tuta, kompleta

La du versioj de la vorto gxustas.

anpa

[n:] malsupro, subo, suba parto, planko [m:] malsupra, malsupren, suba, suben

ante

[n:] diferenco, malsameco [m:] alia, malsama [vt:] sxangxi, aliigi [la:] alie, alikaze, aliokaze, aliiel, alimaniere

anu

[k:] aux

awen

[m:] restanta, cetera, dauxra [vt:] gardi [vn:] resti, atendi, dauxri

e

[a:] -n (indikas, ke rekta objeto sekvas)

en

[k:] kaj (uzata por kunordigi o-vortojn)

ijo

[n:] ajxo, afero, io, objekto [m:] de io, pri io [vt:] objektigi

ike

[n:] negativeco, malbono, malico [m:] malbona, acxa, malgxusta, malica, tro kompleksa, (figure) malsana [vt:] malbonigi, noci [vn:] acxi [i:] ho ve!

ilo

[n:] ilo, masxino

insa

[n:] eno, interno, interna mondo, centro, ventro [m:] ena, interna

jaki

[n:] malpuro, poluo, rubo [m:] malpura, nauxza [vt:] malpurigi, polui [i:] kiom nauxze!

jan

[n:] homo, ulo, persono, estajxo, iu, enlogxanto, ano [m:] homa, ies, persona, homara [vt:] personigi, homigi

jelo

[m:] flava, helverda

jo

[n:] havado [vt:] havi, enhavi, enteni [kama:] ricevi, preni

kala

[n:] fisxo, marbesto, marmangxajxo

kalama

[n:] sono, bruo, vocxo [vt:] sonigi, ludi (instrumenton) [vn:] soni, brui, sonori

kama

[n:] evento, okazo, hazardo, veno, komenco [m:] venanta, estonta [vt:] venigi [vn:] veni, igxi, aperi, alveni, okazi, agi por veni al (iu stato), sukcesi, ek-

kasi

[n:] planto, folio, herbo, arbo, ligno

ken

[n:] povo, kapablo, rajto [m:] pova, rajta, kapabla, libera [vt:] ebligi, rajtigi, permesi [vn:] povi, kapabli, rajti [la:] eble, eblas ke

kepeken

[vt:] uzi, utiligi [p:] per, pere de

kili

[n:] frukto, pulpa legomo, fungo

kin

[m:] ankaux, ecx, ja (akcentas la vorto(j)n antaux si)

kiwen

[n:] malmolajxo, sxtono, metalo, mineralo, argilo [m:] malmola, dura, solida, sxton(ec)a, metala

ko

[n:] duonsolida aux premebla substanco, ekz. pasto, pulvoro, gumo

kon

[n:] aero, vento, odoro, animo [m:] aera, gasa

kule

[n:] koloro, farbo [m:] kolora, bunta [vt:] kolori, farbi

kulupu

[n:] grupo, komunumo, kolektivo, asocio, socio, firmao, popolo [m:] komuna, publika, socia, kolektiva, asocia

kute

[m:] auxda, auxskulta [vt:] auxskulti, auxdi

la

[a:] (inter kunteksta adverbo aux esprimo kaj la cxefa frazo)

lape

[n:] dormo, ripozo [m:] dormanta, dorma, ripoza [vn:] dormi, ripozi

laso

[m:] blua, bluverda

lawa

[n:] kapo, menso [m:] cxefa, estra [vt:] estri, regi

len

[n:] vesto, vestoj, vestajxo, sxtofo, tuko, sxtofo

lete

[n:] malvarmo [m:] malvarma, frida, nekuirita [vt:] malvarmigi

li

[a:] (uzata inter iu ajn subjekto, krom 'mi' kaj 'sina', kaj ties verbo,kaj ankaux por enkonduki novan verbon por la sama subjekto)

lili

[m:] malgranda, eta, juna, iomete, mallonga, maldika, malalta, malmulte, malpli [vt:] malpliigi, mallongigi, malgrandigi

linja

[n:] longa, tre maldika, malfirma objekto, ekz. sxnuro, haro(j), cxeno

lipu

[n:] plata kaj faldebla objekto, ekz. papero, karto, bileto

loje

[m:] rugxa

lon

[vn:] cxeesti, esti tie, veri, ekzisti, esti veka [i:] jen mi, mi estas tie, tio estas, tiel estas [p:] esti en/cxe/sur/je

luka

[n:] mano, brako

lukin

[m:] vida, vide, konscia, atentema [vt:] vidi, rigardi, spekti, observi, legi [vn:] vidi, atenti

lupa

[n:] truo, aperturo, orifico, fenestro, pordo

ma

[n:] tero, la Tero, lando, (ekstera) tereno, kamp(ar)o

mama

[n:] patrino, patro, gepatroj [m:] patrina, patra, gepatra

mani

[n:] mono, materia havajxo, valuto, dolaro, kapitalo

meli

[n:] ino, virino, edzino, koramikino, fiancxino, femalo [m:] ina, ineca

mi

[n:] mi, ni [m:] mia, nia

mije

[n:] viro, edzo, koramiko, fiancxo, masklo [m:] vira, vireca

moku

[n:] mangxajxo, mangxo, nutrajxo [vt:] mangxi, trinki, gluti, enstomakigi, konsumi

moli

[n:] morto [m:] morta, mortiga [vt:] mortigi [vn:] morti, esti morta

monsi

[n:] dorso, malantauxo, pugo, postajxo [m:] dorsa, malantauxa

mu

[i:] blek! uxa! miaux! ra! ktp. (cxarma bestokrio)

mun

[n:] luno [m:] luna

musi

[n:] amuzo, ludo, distrajxo, arto [m:] amuza, luda, distra, arta [vt:] amuzi, distri [vn:] ludi, amuzigxi, distrigxi

mute

[n:] kvanto, multo, kiomo [m:] multaj, tre, pluraj, multe, pli da [vt:] multigi

nanpa

[n:] numero [a:] -a (unua, dua, ktp)

nasa

[m:] freneza, stulta, stulteta, ebria, stranga [vt:] frenezigi, strangigi

nasin

[n:] maniero, vojo, strato, kutimo, -ismo, sistemo, metodo

nena

[n:] elstarajxo, nazo, mont(et)o, butono

ni

[m:] tio, cxi tio, tiu, cxi tiu, cxi-, jena

nimi

[n:] vorto, nomo

noka

[n:] kruro, gambo, piedo

o

[a:] vokativo aux u-tempo [i:] he! (por altiri ies atenton)

oko

[n:] okulo [m:] okula

olin

[n:] amo [m:] ama [vt:] ami (iun)

ona

[n:] sxi, li, gxi, ili [m:] sxia, lia, gxia, ilia

open

[vt:] malfermi, sxalti

pakala

[n:] fusxo, akcidento, katastrofo, detruo, eraro, damagxo, rompo [vt:] fusxi, rompi, vundi, damagxi [vn:] fusxigxi, disfali, rompigxi [i:] fek!

pali

[n:] ag(ad)o, laboro, faro, projekto [m:] aga, labora, aktiva, funkcia [vt:] fari, konstrui, krei [vn:] agi, labori, funkcii

palisa

[n:] longa kaj cxefe malmola objekto, ekz. stango, bastono, brancxo, vergo

pana

[n:] dono, sendo, intersxangxo [vt:] doni, meti, sendi, eligi, kauxzi

pi

[a:] de, apartenanta al

Kvankam foje tradukeblas kiel supre dirite, cxi vorto estas apartigilo kiu precipe utilas por rompi la regulan grupigxon de modifiloj.

pilin

[n:] sentoj, emocio, koro [vt:] senti, opinii, pensi, sensi, tusxi, palpi [vn:] senti sin

pimeja

[n:] mallumo, nigro [m:] nigra, malluma, malhela [vt:] mallumigi, malheligi

pini

[n:] fino, ekstremo, pinto [m:] fina, finita, pasinta, farita, antaux [vt:] fini, fermi, malsxalti

pipi

[n:] insekto, araneo

poka

[n:] flanko, kokso, apudo [m:] apuda, najbara [p:] en la akompano de, kun, apud

poki

[n:] ujo, skatolo, bovlo, taso, glaso, botelo

pona

[n:] bono, simplo, pozitivo [m:] bona, simpla, pozitiva, afabla, gxusta, tauxga [vt:] (pli)bonigi, ripari [i:] bone! bonege! dankon! en ordo!

sama

[m:] sama, simila, egala, samgrava, samsituacia [p:] kiel, sxajni

seli

[n:] fajro, varmo [m:] varma, kuirita [vt:] varmigi, kuiri, fajrigi

selo

[n:] ekstero, suprajxo, hauxto, sxelo, formo

seme

[a:] ki- (demandovorto)

sewi

[n:] alto, supro, supero, suro [m:] supera, alta, nobla, religia, formala

sijelo

[n:] korpo, fizika stato

sike

[n:] rondo, cirklo, rado, sfero, bulo, pilko, ciklo [m:] ronda, cirkla, rada, sfera, bula, pilka, cikla

sin

[m:] nova, fresxa, alia, plia, ankoraux (da) [vt:] (re)novigi

sina

[n:] vi [m:] via

sinpin

[n:] antauxo, brusto, torso, vizagxo, muro

sitelen

[n:] bildo, foto, imago, desegno [vt:] desegni, skribi

sona

[n:] scioj, sagxeco, inteligenteco, kompreno [vt:] scii, kompreni, koni [vn:] scii, kompreni [kama:] lerni, studi

soweli

[n:] besto, precipe tera mambesto, aminda besto; viando de mamulo, ekz. bovajxo, porkajxo

suli

[n:] grandeco [m:] granda, alta, dika, longa, plenagxa, grava [vt:] grandigi, longigi

suno

[n:] suno, lumo

supa

[n:] horizontala suprajxo, ekz. meblo, tablo, segxo, kuseno, planko

suwi

[n:] dolcxajxo [m:] dolcxa, afabla, aminda [vt:] dolcxigi

tan

[n:] deveno, kialo, origino [p:] de, pro, el, fare de, far

taso

[m:] nur, nura, sola [k:] sed

tawa

[n:] movo, transporto [m:] mova, transporta [vn:] iri al, vojagxi, movigxi, foriri [vt:] movi, transporti [p:] al, por, gxis

telo

[n:] akvo, trinkajxo, likvajxo, suko, sauxco [m:] akva, likva, suka, sauxca [vt:] akvumi, lavi per akvo

tenpo

[n:] tempo, tempoperiodo, momento, dauxro, situacio

toki

[n:] lingvo, parolado, komunikado [m:] parola, lingva, komunika [vt:] diri, komuniki [vn:] paroli, babili, komunikigxi [i:] saluton!

tomo

[n:] interna konstruita spaco, ekz. domo, hejmo, cxambro, konstruajxo [m:] urba, doma, hejma

tu

[n:] duo, paro [m:] du [vt:] duobligi, duigi, dividi/trancxi en du

unpa

[n:] seksumo, amoro, fikado, volupto [m:] erotika, seksuma, amora [vt:] seksumi kun, amori kun, fiki [vn:] amori, seksumi

uta

[n:] busxo [m:] busxa

utala

[n:] konflikto, malharmonio, konkuro, batalo, milito, atako, disputo, fizika aux verba perforto [vt:] bati, frapi, ataki, konkuri kun, atenci

walo

[n:] blanko, blankajxo, blankeco, heleco [m:] blanka, hela

wan

[n:] unuo, elemento, ero, parto, peco [m:] unu, iu [vt:] unuigi

waso

[n:] birdo, flugilhava besto; kokidajxo, kortobirdajxo

wawa

[n:] energio, potenco, forto, fortikeco, vigleco [m:] energia, forta, intensa, potenca, certa, memfida [vt:] fortigi, fortikigi, vigligi

weka

[n:] foresto, manko [m:] fora, forestanta, mankanta [vt:] forigi

wile

[n:] deziro, bezono, devo, volo, espero [m:] necesa, deviga, bezonata [vt:] voli, bezoni, deziri, devi, -os, sxatus, emi, esperi