Tekstoj de Eduardo Galeano

Memoro de la fajro I. Naskiĝoj

La unua eldono de ĉi libro aperis en 1982. Mi prenis la citaĵojn el la 25a eldono (8a en Hispanujo), de aprilo 1997a. ISBN 84-323-0440-9. La eldonejo estas: Siglo XXI de España Editores.

La libro konsistas el du partoj: La unua titoliĝas "Unuaj voĉoj" kaj enhavas indiĝenajn amerikajn mitojn pri la kreado de la mondo. La dua titoliĝas "Malnova nova mondo" kaj priskribas, preskaŭ jaron post jaro, de 1492 ĝis 1700, historiaĵojn okazintajn en Ameriko kaj Eŭropo pri la malkovro kaj konkerado Amerikon kaj la maljusta ekspluatado ĝiajn riĉaĵojn kaj loĝantojn, dokumentitajn kaj majstre rekreitajn de la ĉiam kritika kaj trafa plumo de Galeano.

Ĉiuj tradukoj, en Esperanto kaj Tokipono, estas miaj.

Koloroj [paĝo 15]

Los colores

Eran blancas las plumas de los pájaros y blanca la piel de los animales.

Azules son, ahora, los que se bañaron en un lago donde no desembocaba ningín río,ni ningún río nacía. Rojos, los que se sumergieron en el lago de la sangre derramada por un niño de la tribu kadiueu. Tienen el color de la tierra los que se revolcaron en el barro, y el de la ceniza los que buscaron calor en los fogones apagados. Verdes son los que frotaron sus cuerpos en el follaje y blancos los que se quedaron quietos.

Koloroj

La birdaj plumoj estis blankaj, kaj blanka estis la haŭto de la bestoj.

Bluaj estas, nun, kiuj banis sin en lago kien neniu rivero enfluis, kaj kie neniu rivero naskiĝis. Ruĝaj estas kiuj subakviĝis en la lagon el la sango verŝita de infano de la tribo kadiŭeŭ. Havas terkoloron kiuj ruliĝadis en la koto; kaj cindrokoloron kiuj serĉis varmon apud estingitaj fajrujoj. Verdaj estas kiuj frotis siajn korpojn ĉe la foliaro; kaj blankaj estas kiuj restis senmovaj.

kule

tenpo pini la, selo waso en selo soweli li walo.

jan li lon telo suli pi nasin telo ala la, jan li kama laso. jan li lon telo loje pi jan lili kulupu la, jan li kama loje. jan li lon supa pi ko ma la, jan li kama jo e kule ma. jan li lon ilo seli la, jan li kama jo e kule pi ko seli kasi. jan li lon kasi suli mute la, jan li kama jelo. jan li pali ala la, jan li walo.

Preĝo de la inkaoj serĉe al Dio [paĝo 163]

Oración de los incas en busca de Dios

Óyeme,
desde el mar de arriba en que permaneces
desde el mar de abajo donde estás.
Creador del mundo,
alfarero del hombre,
Señor de los Señores,
a ti,
con mis ojos que desesperan por verte
o por pura gana de conocerte
pues viéndote yo,
conociéndote,
considerándote,
comprendiéndote,
tú me verás y me conocerás.
El sol, la luna,
el día,
la noche,
el verano,
el invierno,
no en vano caminan,
ordenados,
al señalado lugar
y a buen término llegan.
Por todas partes llevas contigo
tu cetro de rey.
Óyeme,
escúchame.
No sea que me canse,
que me muera.

Preĝo de la inkaoj serĉe al Dio

Aŭdu min,
de la ĉiela maro kie vi restas,
de la tera maro kie vi estas.
Kreinta la mondon,
potiste kreinta la homon,
Mastro de mastroj,
ho, vi,
per miaj okuloj, kiuj malesperas por ekvidi vin
aŭ pro nura emo ekkoni vin,
ĉar de mi vidite,
konite,
estimite,
komprenite,
vi vidos min kaj min konos.
La suno, la luno,
la tago,
la nokto,
la somero,
la vintro,
ne senkiale iras
orde
al la renoma loko
kaj bonorde alvenas.
Ĉie vi portas kun vi
vian reĝan sceptron.
Aŭdu min,
aŭskultu min,
por ke mi ne laciĝu
kaj mortu.

toki pi nasin sewi tan jan pi Amelika seli tawa jan sewi

jan sewi o kute e mi.
sina lon telo suli sewi.
sina lon telo suli anpa.
sina pali e ma.
sina pali e jan.
sina lawa e jan lawa ali.
jan sewi o!
oko mi li wile mute lukin e sina
li wile taso sona e sina.
mi lukin e sina
li pilin e sina
li olin e sina
li sona e sina
la, sina lukin e mi li sona e mi.
suno en mun
en tenpo suno
en tenpo pimeja
en tenpo seli
en tenpo lete
li lon poka pona
li tawa
ma pona
li kama pona.
sina jo e palisa lawa lon ali.
o kute e mi.
o kute kin e mi.
sina kute ala e mi
la mi pilin ike
li moli.

Koplo pri kiu iris Indiojn, kantita en Hispanujo [paĝo 237]

Jenan simpatian koplon mi esperantigas dufoje: la unua traduko estas preskaŭ laŭvorta; la dua, pli prilaborita, respektas la silabkalkulon de la originalo kaj, laŭ miaj ebloj, ritmon kaj rimon.

Coplas del que fue a las Indias, cantadas en España

A Ronda se va por peros,
a Aragonales por manzanas,
a las Indias por dinero
y a la sierra por serranas.

Mi marido fue a las Indias
para aumentar su caudal:
trajo mucho que decir,
pero poco que contar.

Mi marido fue a las Indias
y ne trajo una navaja
con un letrero que dice:
Si quieres comer, trabaja.

A las Indias van los hombres,
a las Indias, por ganar.
¡Las Indias aquí las tienen,
si quisieran trabajar!

Koplo pri kiu iris Indiojn, kantita en Hispanujo [laŭvorta traduko]

Al Ronda oni iras por piroj,
al Aragonales por pomoj,
al Indioj por la mono
kaj al montaro por montaraninoj.

Mia edzo iris al Indioj
por pliigi sian havon:
li alportis multon por diri
sed malmulton por kalkuli.

Mia edzo iris al Indioj
kaj alportis poŝtranĉilon
kun jena surskribaĵo:
Se vi volas manĝi, laboru.

Al Indioj iras la viroj,
al Indioj por enspezi.
Indiojn ĉi tie ili havas
se ili volus labori!

Koplo pri kiu iris Indiojn, kantita en Hispanujo

En Ronda estas la piroj,
en Aragonales pomoj,
en montaro la virinoj
kaj en Indioj la mono.

Mia edz' iris Indien
por pliigi sian havon:
li alportis multajn dirojn
sed malmultan kapitalon.

Mia edz' iris Indien
kaj alportis poŝtranĉilon
kun la jena surskribaĵo:
Por manĝi, jen laborilo.

Indien iras la viroj,
al Indioj por enspez'.
Se ili volus labori,
Indioj ĉi tie jen!

kalama musi pi ni: jan li tawa Amelika seli. jan Epanja li kalama musi e ni.

jan li tawa ma tomo Lonta tan kili jelo.
jan li tawa ma tomo Alakonale tan kili loje.
jan li tawa ma Amelika seli tan mani.
jan li tawa ma nena tan meli pi ma nena

mije mi li tawa Amelika seli
li wile mute e mani sina.
ona li kama sin
li jo e toki taso, e mani ala.

mije mi li tawa Amelika seli
li pana tawa mi e ilo tan ni: tu e jo.
ni li jo e nimi ni:
sina wile moku la, sina pali.

mije ali li tawa Amelika seli
li wile kama jo e mani.
ona li wile pali la,
Amelika seli li lon.

La indianoj diras [paĝo 256]

Dicen los indios:

¿Que tiene dueño la tierra? ¿Cómo así? ¿Cómo se ha de vender? ¿Cómo se ha de comprar? Si ella no nos pertenece, pues. Nosotros somos de ella. Sus hijos somos. Así siempre, siempre. Tierra viva. Como cría a los gusanos, así nos cría. Tiene huesos y sangre. Leche tiene, y nos da de mamar. Pelo tiene, pasto, paja, árboles. Ella sabe parir papas. Hace nacer casas. Gente hace nacer. Ella nos cuida y nosotros la cuidamos. Ella bebe chicha, acepta nuestro convite. Hijos suyos somos. ¿Cómo se ha de vender? ¿Cómo se ha de comprar?

La indianoj diras:

Ĉu do la teron posedas iu? Kiel eblas? Kiel eblas vendi ĝin? Kiel eblas ĝin aĉeti? Ĉar ĝi ne apartenas al ni. Ni apartenas al ĝi. Ni estas ĝiaj filoj. Tiel ĉiam, ĉiam. Vivanta tero. Ĝi kreskigas nin samkiel la vermojn. Ĝi havas ostojn kaj sangon. Ĝi havas lakton kaj mamnutras nin. Ĝi havas harojn, herbon, pajlon, arbojn. Ĝi scipovas naski terpomojn. Ĝi naskigas domojn. Ĝi homojn naskiĝigas. Ĝi flegas nin kaj ni flegas ĝin. Ĝi drinkas ĉiĉon, ĝi akceptas nian inviton. Ĝiaj filoj ni estas. Kiel eblas vendi ĝin? Kiel eblas ĝin aĉeti?

jan Amelika li toki e nimi ni:

a. jan li jo e ma tan seme? jan li ken pana e ma kepeken seme? jan li ken kama jo e ma kepeken seme? mi mute li jo ala e ma. ma li jo e mi mute. mi mute li jan lili ma. tenpo ali la, nasin ni li lon. ma li lon. ma li kama e ni: pipi li moku. sama la, ma li kama e ni: mi mute li moku. ma li jo e sijelo e telo loje. ma li jo e telo mama li pana e telo mama tawa mi mute. ma li jo e linja soweli e kasi lili sin e kasi lili pi sin ala e kasi suli. ma li pali e kili ma e tomo e jan. ma li olin e mi mute. mi mute li olin e ma. ma li moku e telo nasa tan mi mute. mi mute li jan lili ma. jan li ken pana e ma kepeken seme? jan li ken kama jo e ma kepeken seme?

Kanto pri la irokeza kanto [paĝo 267]

Canto del canto de los iroqueses

Cuando yo canto,
puedo ayudarla.
¡Sí, puedo, sí!
¡Fuerte es el canto!
Cuando yo canto,
puedo levantarla.
¡Sí, puedo, sí!
¡Fuerte es el canto!
Cuando yo canto,
enderezo sus brazos.
¡Sí, puedo, sí!
¡Fuerte es el canto!
Cuando yo canto,
enderezo su cuerpo.
¡Sí, puedo, sí!
¡Fuerte es el canto!

Kanto pri la irokeza kanto

Kiam mi kantas,
mi povas ŝin helpi.
Jes ja, mi povas!
Fortas la kanto!
Kiam mi kantas,
mi povas ŝin levi.
Jes ja, mi povas!
Fortas la kanto!
Kiam mi kantas,
mi ŝiajn brakojn rektigas.
Jes ja, mi povas!
Fortas la kanto!
Kiam mi kantas,
mi ŝian korpon rektigas.
Jes ja, mi povas!
Fortas la kanto!

kalama musi pi kalama musi pi jan Amelika tele

mi kalama musi la
mi ken pana e pona tawa ona.
mi ken kin!
kalama musi li wawa!
mi kalama musi la
mi ken tawa sewi e ona.
mi ken kin!
kalama musi li wawa!
mi kalama musi la
mi pona e luka ona.
mi ken kin!
kalama musi li wawa!
mi kalama musi la
mi pona e sijelo ona.
mi ken kin!
kalama musi li wawa!