Kio estas Tokipono

Simpla lingvo

Tokipono estas minimuma lingvo kiu turnas la atenton al la simplaj kaj bazaj aferoj de la vivo. Ĝi estas kreita por esprimi plejon per malplejo. Ĝia prononcado estas tre simpla kaj ĝia vortaro malgranda; ĝia gramatiko, kvankam tre malsimila Esperanton, estas regula kaj facile lernebla.

La nomo de la lingvo, toki pona, signifas "bona lingvo", aŭ "simpla lingvo".

Ĉar Tokipono minimumigas la komunikadon ĝis la plej bazaj eroj, ĝiaj vortoj ofte estas malprecizaj kaj povas havi multajn tradukojn. Ejemple, la vorto toki povas signifi inter alioj babili, paroli, diri, komuniki, komunik(ad)o, lingvo, saluton... Kompreneble tiuj konceptoj rilatas al unu sama baza ideo, pro kio tokipone ili estas kune en unu nura vorto.

Tial, la parolanto tre dependas de la kunteksto por kompreni la frazon, pro kio li konektiĝu al la ĉirkaŭo. Anstataŭ foriĝi per kompleksaj kaj abstraktaj ideoj dis la senpera spertado la vivon, li lernas aŭskulti la aliajn kaj senpere unuiĝi kun sia medio.

Celoj

Kiu iom konas pri la movado pri lingvoj planitaj (aŭ laŭ via prefero: artefaritaj, konstruitaj, "conlangs") scias ke estas centoj da ili, ĉiaj, de ĉiaj imageblaj ecoj kaj kun plej malsamaj celoj (de simpla malgrava tempopasigilo por la aŭtoro ĝis scienca ilo). El ili ĉiuj sendube la plej sukcesa ĝis nun estas Esperanto [esperanto.net], je tiom grandega avantaĝo dis la ceteraj, ke ĝi superas ĉiujn kunajn pri ĉiuj praktikaj aferoj (parolantaro, literaturo, utiligoj, asocioj, agnoskoj...)

Inter tioma lingva riĉeco, kio estas la tokipona celo? Ni unue diru tion, kio ne estas ĝia celo: esti internacia helplingvo. Se vi vere volas lerni utilan internacian helplingvon, facile lerneblan kaj regeblan, utilan por multaj aferoj, de tutmonda parolantaro tre pli granda ol tiu de iu el la lingvoj de Eŭropa Unio, lernu Esperanton [lernu.net].

Tokipono, kun siaj malgranda vortaro kaj minimuma gramatiko, havas tre malsaman celon: esti persona ilo por praktiki alispecan pens-tielon. Temas pri ia mensa jogo, ekzerci komunikadon tian sen komplikaĵoj, abstraktaĵoj kaj nuancoj, por lerni koncentriĝi nur sur tio kio estas esenca.

Historio

Tokiponon verkis Sonja Elen Kisa [www.kisa.ca]. Naskiĝinta en orienta Kanado en 1978, ŝi laboras kiel tradukisto kaj kultura komunikperanto. Ŝi regas la anglan, la francan, Esperanton kaj la germanan, kaj studis dekojn da aliaj lingvoj.

Tokipono naskiĝis de ŝia deziro kunigi la proprajn vivspertojn kaj perspektivojn en krean projekton kiun ŝi povus transdoni. Tiel la ideo pri simpla piĝineca lingvo malrapide evoluis en ŝia menso.

La lingvo estis unuafoje publikigita en la reto en 2001.

Populareco

Se konsideri la karakterizan celon de Tokipono, estas surprize, ke ĝi plipopulariĝis ekde sia publikiĝo. Eble tion kaŭzis ĝia originaleco, ĝia facila lernebleco kaj la simpatio kontaĝa por la praktikanto.

Eblas taksi je dekoj da homoj la tokipon-regantojn (almenaŭ skribajn), kaj je tri centoj la interesitajn studantojn. Nuntempe estas pluraj retpaĝoj en aŭ pri Tokipono.


La enhavo de ĉi paĝo parte baziĝas sur la oficiala retpaĝo de Tokipono [tokipona.org].